La Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis ĵaŭde la enskribon de du usonajn kompanioj en la liston de nefidindaj entoj, ĉar ili vendis armilojn al la ĉina regiono Tajvano.
Laŭ la anonco, la du kompanioj estas Lockheed Martin Corporation kaj Missiles & Defense. Ili estos malpermesitaj okupiĝi pri importaj aŭ eksportaj agadoj rilataj al Ĉinio kaj fari novajn investojn en Ĉinio.
La anonco diris, ke altrangaj administrantoj de la du kompanioj estas malpermesitaj eniri Ĉinion, dum iliaj laborpermesoj estos revokitaj, kune kun ilia statuso por vizito kaj loĝado, kaj la peticioj, kiujn ili prezentos, ne estos aprobitaj.
Laŭ la anonco, la rimedoj estas prenitaj por protekti la nacian suverenecon, sekurecajn kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, kaj konformas al rilataj leĝoj kaj regularoj en Ĉinio.