Altranga ĉina diplomato: Ĉinio pretas profundigi ampleksan strategian kunlaboron kun Italio
Qiujieming Publikigita: 2023-02-17 15:56:55

Altranga ĉina diplomato ĵaŭde diris, ke Ĉinio pretas profundigi ampleksan strategian kunlaboron kun Italio por alporti dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris dum sia renkontiĝo kun itala vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Antonio Tajani, ke Ĉinio donas grandan gravecon al ĉina-italaj rilatoj, kaj la antikva Silka Vojo kunligis la du popolojn..

Wang estas sur sia unua eŭropa vizito ĉi-jare. Post Francio kaj Italio, li daŭrigos siajn vizitojn al Hungario kaj Rusio, kaj oni atendas, ke li faros parolon en la ĉina sesio de la venonta 59a Munkena Sekureca Konferenco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio regis la pandemion de KOVIM-19, atingis fortan ekonomian renormaligon kaj bonordan rekomencon de interpopolaj interŝanĝoj kun aliaj landoj.

Li urĝis la du landojn rekomenci interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj agi kiel eble plej baldaŭ por kompensi la tempon perditan pro la pandemio.

Wang diris, ke la subskribo de la dokumento pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj Italio altigis la strategian nivelon de dulandaj rilatoj.

Wang diris, ke la du flankoj povas ekspluati la potencialon de kunlaboro en verdaj kaj ciferecaj sektoroj, kaj en triaj merkatoj, kaj puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Italio atingi pli pozitivajn rezultojn, kiuj estas pozitivaj aktivoj.

Li diris, ke Ĉinio pretas importi pli da bonkvalitaj produktoj el Italio, subteni italajn kompaniojn plivastigi sian parton en la ĉina merkato, kaj esperas, ke Italio liveros justan, travideblan kaj nediskriminacian komercan medion por ĉinaj kompanioj.

Wang diris, ke Ĉinio aprezas la statuson kaj influon de Italio en la internacia areno, kaj pretas labori kun Italio por protekti la kernan pozicion de Unuiĝintaj Nacioj (UN), subteni normojn regantajn internaciajn rilatojn bazitajn sur la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, rekomendi kaj praktiki multflankismon, kaj antaŭenigi demokration en internaciaj rilatoj kaj ekonomia tutmondiĝo.

La altranga diplomato diris, ke li ankaŭ atendas la pozitivan kontribuon de Italio al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Tajani diris, ke Italio kaj Ĉinio ĝuas longdaŭrajn amikajn rilatojn.

Fronte al novaj cirkonstancoj en la postpandemia epoko, Italio atendas kiel eble plej baldaŭ rekomenci la dulandan kunlaboran mekanismon kun Ĉinio, okazigante la 11an Komunan Kunvenon de Ital-Ĉina Registara Komitato kaj la kunvenon de la dulanda Komuna Komisiono por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro frue, kaj plifortigi reciproke utilan kunlaboron en diversaj kampoj.

Tajani diris, ke Eŭropo kaj Ĉinio estas gravaj merkatoj unu por la alia, kaj la du flankoj devas plifortigi kunlaboron, antaŭenigi dudirektan investon kaj vastigi komercon.

Li aldonis, la itala flanko donas gravecon al internaciaj aferoj kiel la reformado de la Sekureca Konsilio de UN, kaj volas plifortigi kunordigon kun Ĉinio.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis profundajn opiniojn pri la ukraina problemo. Wang emfazis, ke Ĉinio ĉiam devontigas al antaŭenigo de paca intertraktado pri la afero.

Li diris, ke ju pli komplika estas la situacio, des pli necesa estas daŭrigo de politikaj kaj diplomatiaj klopodoj por trovi solvon akcepteblan por ĉiuj partioj.

Tajani esprimis sian aprezon, ke Ĉinio ĉiam staras flanke de paco, kaj esprimis volon plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj fari komunajn klopodojn por antaŭenigi pacan intertraktadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree