BFA okazigos sian jaran konferencon en marto
Qiujieming Publikigita: 2023-02-17 18:42:09

La Boao-Forumo por Azio (BFA) okazigos sian jaran konferencon de la 28a ĝis la 31a de marto en Boao, marborda urbo en la suda ĉina provinco Hainan, laŭ la oficiala retejo de la forumo.

Ĉi-jara forumo okazos tute eksterrete sub la temo “Necerta Mondo: Solidareco kaj Kunlaboro por Disvolvado meze de Defioj”

Reprezentantoj de politikaj, komercaj, akademiaj kaj amaskomunikilaj rondoj el la tuta mondo estos invititaj ĉeesti la okazaĵon, serĉante strategiojn por disvolvado en la postpandemia epoko kaj manierojn por profundigi kunlaboron en internacia komunumo, laŭ la retejo.

Ili diskutos ĉefe pri la temo de la konferenco kaj kvar ĉefaj temoj, kiuj estas “Disvolvado kaj Inkluziveco”, “Efikeco kaj Sekureco”, “Regiono kaj Tutmondo” kaj “Nuntempo kaj Estonteco”.

Fondita en 2001, la BFA estas neregistara kaj neprofitcela internacia organizo devontigita al antaŭenigo de regiona ekonomia integriĝo kaj proksimigo de aziaj landoj al iliaj disvolvaj celoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree