Kial kelkaj trajnoj elreliĝis samtempe?
Yu Publikigita: 2023-02-17 15:58:01

"Estas neeble, ke kelkaj trajnoj samtempe elreliĝis. Devas esti problemoj ie!" Sur sociaj platformoj en Usono, homoj esprimis siajn dubojn. Nun, la elreliĝo de trajno ŝarĝita per toksaj kemiaĵoj en la ŝtato Ohio daŭre fermentas, kaj la lokanoj ankoraŭ luktas en paniko kaj dubo. Similaj akcidentoj de elreliĝo okazis poste ankaŭ en Teksaso kaj Sud-Karolino en Usono.

Laŭ raporto de la retejo de la usona revuo Newsweek, pli ol dek trajnaj akcidentoj okazis en Usono en malpli ol du monatoj ĉi-jare. Estas ŝoke, ke ĉiujare en Usono okazas averaĝe 1700 akcidentoj de trajna elreliĝo. Laŭ la datumoj de la usona Ministerio pri Transportado, average ĉirkaŭ 4,5 milionoj da tunoj da toksaj kemiaĵoj estas fervoje transportitaj ĉiujare, kaj 12 000 relveturiloj portantaj danĝerajn varojn pasas tra urboj ĉiutage. La vagonoj kurantaj sur la malnovaj fervojlinioj estas kvazaŭ "marŝantaj" danĝeraj fontoj. Ĉu tio estas hazarda?

La plej freŝa enketo publikigita de la Nacia Komisiono pri Transporta Sekureco de Usono en la 14a de februaro diris, ke la kaŭzo de trajna elreliĝo en Ohio eble rilatas al la trovarmiĝo de radolagroj. Sed multaj homoj opinias, ke tia klarigo estas tro teknika kaj supraĵa.

Fakte, laŭ la sinsekvo de "trajno, fervoja kompanio, fervoja sistemo, infrastrukturo kaj la usona registaro", homoj povas trovi, ke ĉi tiu akcidento de trajna elreliĝo estas la neevitebla rezulto de la kaŝitaj sekurecaj danĝeroj akumulitaj kaj kaŭzitaj dum la serĉado de fervoja kompanio pri maksimumaj profitoj kaj reflektas la "monavidecon" de la tuta usona fervoja sistemo, elmontrante la profundajn disvolvajn problemojn.

Usono sovaĝe galopis sur la malĝusta disvolva vojo dum jardekoj, kaj dume grandaj sistemaj riskoj estis akumulitaj. La trajna akcidento en Ohio estas nur la pinto de glacimonto. Por usonaj politikistoj, se ili ne efektivigas profundajn strukturajn reformojn, iu ajn ambicia plano pri infrastruktura konstruado estas nur senefika ludo de turniĝo de financaj fondusoj en enspezojn de altrangaj administrantoj. Kiel ili devas respondi la animan demandon "kiel Usono fariĝis tia"?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree