Ĉinio atingas gravan, decidigan venkon en batalo kontraŭ KOVIM-19
Qiujieming Publikigita: 2023-02-17 12:15:26

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde diris en kunveno, ke Ĉinio atingis gravan kaj decidigan venkon en sia preventado kaj regado kontraŭ KOVIM-19 ekde novembro 2022.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Dum la lastaj tri jaroj, Ĉinio faris eksterordinaran vojaĝon en sia laboro de preventado kaj regado kontraŭ KOVIM-19, la kunveno rimarkigis post aŭdi raporton pri lastatempa laboro de epidemia respondo.

La kunveno diris, ke la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno, ĉiam metinte la homojn kaj iliajn vivojn en la unuan lokon, optimumigis preventajn kaj regadajn rimedojn laŭ tempo kaj stato de la epidemio, efike kunordigis la respondon al KOVIM-19 kun ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj efike protektis la vivon kaj sanon de la popolo.

La kunveno diris, ke kun kontinuaj klopodoj por optimumigi preventajn kaj regadajn rimedojn de KOVIM-19 ekde novembro 2022, la respondo de Ĉinio al KOVIM-19 faris glatan transiron en relative mallonga tempo, kun pli ol 200 milionoj da homoj akirantaj medicinajn servojn, preskaŭ 800 000 severaj kazoj ricevantaj taŭgan kuracadon, kaj la landa mortoprocento de KOVIM-19 restas la plej malalta en la mondo.

La kunveno anoncis, ke Ĉinio kreis miraklon en la homa historio, en kiu la lando kun grandnombra loĝantaro sukcese trapasis pandemion.

La kunveno diris, ke estas pruvite per praktiko, ke la Centra Komitato de la KPĈ pravis pri sia juĝo pri la pandemia situacio, gravaj respondaj decidoj kaj gravaj strategiaj optimumigoj. Ĝi rimarkigis, ke rimedoj estis fortikaj, ricevis aprobon de la homoj kaj montris grandan efikon.

La kunveno rimarkigis, ke dum la epidemia situacio daŭre pliboniĝis en Ĉinio, la viruso ankoraŭ disvastiĝas tutmonde kaj daŭre mutacias.

Ĝi urĝis ĉiujn lokojn kaj departementojn optimumigi koncernajn mekanismojn kaj rimedojn, plifortigi la medicinan servosistemon kaj firmigi rezolute la malfacile gajnitajn atingojn.

Substrekante la gravecon de plena efektivigo de la decidoj kaj planoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ, la kunveno postulis klopodojn por plibonigi la monitoradon kaj fruan averton de KOVIM-19, kaj plibonigi la sistemojn por la monitorado kaj informado pri KOVIM-19. Per ĉi tiuj klopodoj, ĝustatempaj kaj precizaj fruaj avertoj povas esti eligitaj, kaj necesaj krizregadaj respondoj povas esti prenitaj.

Ĝi postulis sciencan planadon por la sekva fazo de vakcinadoj kontraŭ KOVIM-19, bazitan sur la variantoj de la nova kronviruso kaj la efikeco de protekto liverita de la vakcinoj, kaj emfazis la gravecon plibonigi la vakcinadon inter maljunuloj.

La kunveno emfazis la bezonon daŭre optimumigi la aranĝon de rimedoj. Ĝi postulis daŭrajn klopodojn plifortigi la produktadon kaj liveradon de medikamentoj kaj medicinaj materialoj, kaj fervore solvi mankojn en kapablo, medikamentprovizo, ekipaĵo kaj aliaj kampoj ĉe la primara nivelo.

La kunveno diris, ke sciencaj kaj teknologiaj progresoj en prisana servo devas esti antaŭenigitaj en kunordigita maniero.

La kunveno rimarkigis, ke oni devas klopodi por konservi la gravajn rezultojn de la batalo kontraŭ KOVIM-19, pli bone rakonti la historiojn de Ĉinio pri ĉi tiu batalo kaj instigi la tutan Partion kaj ĉinajn popolanojn de ĉiuj etnoj solidigi siajn fidojn je la sukceso.

Aliaj aferoj ankaŭ estis diskutitaj en la kunveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree