Xi adresas gratulan mesaĝon al la 36a pintkunveno de Afrika Unio
CMG Publikigita: 2023-02-18 18:54:23

La 18an de februaro ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la 36a pintkunveno de Afrika Unio kaj esprimis varman gratulon al la afrikaj landoj kaj popoloj.

Xi diris, ke en la pasinta jaro Afrika Unio kunigis kaj gvidis la afrikajn landojn por ageme trakti tutmondajn defiojn, rapide antaŭenigi la konstruadon de afrika liberkomerca regiono, ludi gravan rolon en perado por solvi afrikajn tiklajn problemojn, kaj konduki pli alten la afrikajn internaciajn pozicion kaj influon. Xi sincere deziras, ke la afrikaj landoj kaj popoloj ĉiam akiru pli grandajn sukcesojn survoje de disvolvado kaj prosperado

Xi emfazis, ke en 2022 la rilateco inter Ĉinio kaj Afriko estis tenata en bona situacio. Ĝi konstante evoluis ĉiudimensie, altnivele kaj altkvalite, kaj iris antaŭe en la internacia kunlaboro kun Afriko. Xi diris, ke li volas, kune kun gvidantoj de afrikaj landoj, plifortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, strikte fari kunagon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj formi en pli alta nivelo komunumon de Ĉino kaj Afriko kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree