Revenigo de Naciaj Trezoroj
Ĝoja Publikigita: 2023-02-18 16:06:55

Kulturaj relikvoj kaj heredaĵoj portas genojn kaj sangon de la ĉina nacio. Ili estas neregenereblaj kaj neanstataŭigeblaj resursoj de la brila ĉina civilizacio.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping kiel kerno, donis grandan gravecon al revenigo de perditaj kulturaj relikvoj.

796 perditaj ĉinaj relikvoj estis revenigataj al Ĉinio kiam Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Italio en marto de 2019. Tiu ĉi estas la unuafoja revenigo kun ĉeesto de ĉina plej alta gvidanto. Sub akcelado de prezidanto Xi, Ĉinio kaj Italio subskribis kelkajn interkonsentojn pri prevento de ŝtelo kaj elfoso de kulturaj relikvoj kaj akcelo de ilia revenigo.

Vizitante Grekion tiujare prezidanto Xi refoje esprimis ĉinan postulon pri revenigo de perditaj kulturaj relikvoj. "Mi ne nur subtenas vin, sed ankaŭ opinias, ke ni devas komune agi. Ankaŭ Ĉinio havas grandan nombron da kulturaj heredaĵoj perditaj eksterlanden. Ni klopodas por revenigi ilin al la patrolando."

Depost la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, Ĉinio donas pli da energioj por revenigi perditajn kulturajn relikvojn. Ĝi subskribis duflankajn interkonsentojn kaj establis kunlaborajn mekanismojn kun 24 landoj. Pli ol 1 800 kulturaj relikvoj jam estas revenigitaj hejmen.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree