ĈKG ekskluzive intervjuis kun irana prezidento
Ĝoja Publikigita: 2023-02-18 18:49:35

Irana prezidento Ebrahim Raisi elektis Ĉinion kiel sian unuan vizitatan landon en la kuranta jaro. Lastatempe Raisi ricevis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). En la intervjuo, li esprimis laŭdon al la iniciatoj de Ĉinio pri Zono kaj Vojo, monda disvolvo kaj monda sekureco, kaj atendon pri plivastigo de kunlaboro kun Ĉinio. Li oponas kontraŭ unuflankismo, hegemonio kaj perforta molesto kaj kondamnas Usonon pro ĝia intenco per sankcioj kaj premo trudi al Irano ŝanĝon de vojo. Laŭ Raisi, ankaŭ la influo el usonaj multjaraj sankcioj estas "milito". Usono metis vakcinojn kaj medikamentojn, urĝe bezonatajn de malsanuloj, en liston de sankcioj, ignorante suferojn de malsanuloj kaj iliaj familianoj, kio estas kruelaĵo de sankcioj. Tamen Irano ne faros kompromison al usonaj ekstremaj premoj, ankaŭ la irana popolo ne haltigos siajn paŝojn por disvolvo.

Jen la ekskluziva intervjuo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree