Neoficiala kontakto de Ĉinio kun Usono
Ĝoja Publikigita: 2023-02-19 19:10:00

Laŭ informo sur la retejo de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, petite de la usona flanko, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris neoficialan renkontiĝon kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken kiam li ĉeestis al sekureca konferenco en Munkeno .

Wang klare esprimis la solenan starpunkton de la ĉina flanko pri tiel nomata aerŝipa evento, montrante, ke la usonaj agoj estas tipaj trouzoj de armita forto kaj evidente malobservis internacian praktikon kaj konvencion pri civila aviado, la ĉina flanko esprimas fortan malkontenton kaj solenan proteston. Sed Usono estas la monde plej granda lando de monitorado kaj kaŝobservado, ĝiaj aerostatoj multfoje kontraŭleĝe transflugis la teritorian spacon de Ĉinio, kaj Usono ne havas la kvalifikon nigrigi Ĉinion. Se Usono obstine distordos kaj troigos la eventon, faros eskaladon, la ĉina flanko certe reagos ĝisfunde kaj pri ĉia rezulto la usona flanko devas respondeci.

Wang substrekis, ke Ĉinio persistas en principo kaj faras interpacigon, ĉiam ludas konstruivan rolon en la ukraina demando. Li montris, ke por protekti stabilecon de la du bordoj ĉe la Tajvana Markolo, oni devas firme oponi kontraŭ "tajvana sendependeco", kaj vere persistas en la principo de unu Ĉinio. Usono devas respekti historion kaj fakton pri la tajvana demando, firme plenumi sian politikan promeson kaj efektivigi sian sintenon ne subteni "tajvanan sendependecon" per reala ago.

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, respondis demandojn en sekureca konferenco en Munkeno, Germanio, la 18-an de februaro, 2023./ Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree