Ĉefpaĝo Lucis Studio

24 Sunaj Periodoj — Pluvakvo

Lucia Publikigita:2023-02-19 07:28:32

Pluvakvo: Printempo venas dum glacio degelas

Pluvakvo estas unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas je la 19-a de februaro ĉi-jare.

Pluvakvo estas la dua el la 24 sunperiodoj en la ĉina luna kalendaro, kaj ĝi kutime falas en la unuan lunan monaton de la ĉina novjaro. Kun la degelo de neĝo kaj glacio, la pluvokvanto pliiĝas, kaj la flaŭro kaj faŭno en Ĉinio vekiĝas.

Kion pluvo signifas por la printempo

Estas antikva ĉina diro, "Pluvo dum la printempo estas valora kiel oleo", signifante la gravecon de pluvo por la plantoj kaj terkultivado.

Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, la plej grava afero por la kamparanoj estas ĝustatempe fari akvumadon, precipe en norda Ĉinio kie la pluvofalo malofte sufiĉas.

Konservu ekvilibran dieton

Ĉina medicino opinias, ke la printempo estas la plej bona sezono por protekti la lienon. Oni rekomendas konservi ekvilibran dieton, konservante similajn porciojn en la konsumado de proteinoj, karbonhidratoj, grasoj, vitaminoj kaj mineraloj.

Freŝaj legomoj kaj fruktoj estas tre rekomendindaj, kun karotoj, ĉinaj ignamoj kaj milioj kiel bonaj elektoj. Ĉina tradicio sugestas, ke estus pli bone manĝi malpli pikan manĝaĵon.

La ŝipformaj domoj de Hainan rakontas rakontojn pri riĉa etna kulturo

En la insula provinco Hainan, la vilaĝo Chubao havas unikan pejzaĝon: dekoj da ŝipformaj pajlaj domoj estas vicigitaj kaj ĉirkaŭitaj de kokosarboj.

La ŝipformaj domoj estis konstruitaj de la lioj, homoj de etnogrupo Li en la vilaĝo Chubao. Dum miloj da jaroj, ili loĝas en ĉi tiuj domoj en la pluvarbaro.

Rigardu, Lucia kaj ŝia panda-amiko Pankaff vojaĝas en Hainan kaj spertas la tradician lokan kulturon.