Usona politika elmontriĝo pri aerŝipo
CMG Publikigita: 2023-02-19 15:23:31

Lastatempe usona gvidanto faris paroladon en la Blanka Domo, kaj li diris, ke estas nenia signo, kiu montras ke tri objektoj lastatempe paffaligitaj koncernas Ĉinion, kaj ke Usono daŭrigos sian kontakton kun Ĉinio kaj ne volas krei novan malvarman militon. Sed li asertis, ke li ne pardonpetas por paffaligi "tiun aerŝipon" de Ĉinio.

Unuflanke sub trudo serĉi pretekston por malembarasiĝo, aliflanke malcedeme plumontri al Ĉinio "politikan ĝustecon" – jen tio estas tiel nomata taktiko de iuj usonanoj por solvi la eventon de la aerŝipo. En tio elmontriĝas, ke al tia memkontraŭa esprimo mankas sincereco, kaj tio ne estas ĝusta vojo por solvi problemon.

Se oni kalkulas, la "politika elmontriĝo pri aerŝipo" de Vaŝingtono jam prezentis sin ĉirkaŭ duonmonate. Dume, Ĉinio foje kaj refoje diris, ke tiu ĉina senpilota civilaerŝipo miseniris en la teritorian spacon de Usono pro nerezistebla forto, kaj tio estas neatendita kaj hazarda evento. Ankaŭ multaj usonaj oficialuloj esprimis, ke la ĉina aerŝipo ne formas minacon al usonaj personoj kaj sekureco. Sed en la politika etoso de la akriĝo de interpartia batalo en Vaŝingtono tiu ordinara, neatendita kaj hazarda evento fariĝis kompleksa, kaj eĉ transformiĝis en politikan prezentadon.

Ĉu el la reguloj de la internacia juro, aŭ ĉu el la internaciaj kutimoj, la reago de Usono estas evidente troa kaj eĉ histeria. Eĉ tiam, kiam iuj usonanoj ne povis plu fari prezenton pro embaraso, ili rifuzis pardonpeton. Ĉio ĉi tio spegulas la malbonecon de la interpartia batalo enlande de Usono kaj la politikan instinkton por transigi kontraŭdiron.

Iuj usonanoj propre utiligas la aerŝipan eventon por postuli de Ĉinio ekscesegan prezon, sed ili miskalkulis. Ĉina sinteno estas klara: ne estas terure, kiam aperas problemo inter Ĉinio kaj Usono, kaj la ĉefa afero kuŝas en tio, ĉu estas sincero kaj kapablo por konvene trakti problemon. Jen la ĉina starpunkto, tio estas, ne flanken tiru la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono per tiu "vaganta aerŝipo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree