Hungara ĉefministro intervidiĝis kun Wang Yi
Pluveta Publikigita: 2023-02-20 20:23:43

La 19an de februaro laŭ la loka tempo en Budapeŝto, hungara ĉefministro Viktor Orban intervidiĝis kun Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ.

Wang Yi transdonis korajn salutojn de ĉinaj gvidantoj al Orban. Wang Yi denove esprimis sian gratulon al Orban, ke la partio Fidesz, sub lia gvidado, gajnis la parlamentan balotadon kaj estis reelektita kiel reganta partio. Kvankam Ĉinio kaj Hungario estas malsamaj laŭ grandeco, ili ĉiam respektis, komprenis kaj fidis unu la alian. La rilatoj inter la du landoj fariĝis modelo por internaciaj interŝanĝoj. Ĉinio volas amplekse antaŭenigi amikecajn interŝanĝojn kun Hungario, senĉese profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj klopodi por antaŭenigi la demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj la multpolusiĝon de la mondo. Ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la iniciato "Zono kaj Vojo", proponita de prezidanto Xi Jinping. La du flankoj devas daŭre fortigi altkvalitan kunlaboron en konstruado de la "Zono kaj Vojo". Ĉinio aprezas la aktivan subtenon de Hungario pri la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Ĉi tiu politiko de Hungario konformas ne nur al la interesoj de Ĉinio kaj Hungario, sed ankaŭ al la fundamentaj longdaŭraj interesoj de Eŭropo.

Orban petis Wang Yi transdoni lian sinceran saluton al la ĉinaj gvidantoj, kaj gratulis al la sukcesa okazigo de la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj gratulis prezidanton Xi Jinping pro lia reelektiĝo kiel Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Orban diris, ke Hungario senŝanceliĝe sekvas amikan politikon al Ĉinio kaj donas grandan gravecon al kunlaboro kun Ĉinio en diversaj kampoj. Li dankis Ĉinion pro ĝia sindonema helpo dum longa tempo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree