Ĉinio publikigos starpunktan dokumenton pri politika solvo de la ukraina krizo
CMG Publikigita: 2023-02-20 20:57:33

La 20an de februaro Wang Wenbin, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, tenis gazetaran konferencon. Wang diris, ke kelkajn tagojn poste estos la unua datreveno de la ukraina krizo, kaj tiam Ĉinio publikigos starpunktan dokumenton pri politika solvo de la ukraina krizo. En tiu ĉi dokumento ripetiĝos la esencaj opinioj de prezidanto Xi Jinping: respektindas la suvereneco kaj la teritoria integreco de ĉiuj ŝtatoj, observendas la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, devas esti atentata la justa prizorgado de ĉiuj landoj pri la sekueco, kaj nepras esti subtenata ĉia klopodo pace solvi krizon. Ni reasertas, ke oni ne militu atomforme, kie neniu venkus. Ni alvokas protekti civilajn nukleajn instalaĵojn kaj oponi kontraŭ atako al atomcentraloj. Ni alvokas ankaŭ ne uzi kemiajn armilojn.

Wang rimarkigis, ke ju pli kompleksa estas situacio, des pli oni tenas sin en sobreco kaj praktikemo; ju pli pluema estas milito, des pli oni faras plejeblon por atingi pacon. Ĉinio esperas, kune kun ĉiuj partioj, strebi al paco kaj pli frue atingi ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree