Oficiale komenciĝas prezentada aktivado de Ĉina Videaĵa Festivalo kun la temo “Zono kaj Vojo”
Pluveta Publikigita: 2023-02-20 13:15:08

La 20an de februaro oficiale komenciĝis prezentada aktivado de Ĉina Videaĵa Festivalo kun la temo “Zono kaj Vojo”. La aktivado estis organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Ministerio de Kulturo kaj Turismo. Pli ol 50 politikistoj, iamaj politikistoj, estroj de amaskomunikiloj kaj aliaj gastoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj sendis videoparoladojn, dezirante la sukceson de la ĉi-jara Ĉina Videaĵa Festivalo.

En la inaŭgura ceremonio, Qin Gang, ministro pri eksterlandaj aferoj, Hu Heping, ministro pri kulturo kaj turismo, kaj Shen Haixiong, direktoro kaj ĉefredaktoro de ĈKG, respektive faris paroladojn kaj kune lanĉis la festivalon.

Qin Gang diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, 151 landoj kaj 32 internaciaj organizoj aliĝis al la familio "Zono kaj Vojo". Daŭre profundiĝis kaj solidiĝis la "malmola konektiĝo" de infrastrukturo, la "mola konektiĝo" de reguloj kaj normoj, kaj la "kora konektiĝo" de homoj en diversaj landoj. La fundamento de la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" kuŝas en interpopolaj ligoj. Ĉinio antaŭĝojas labori kun ĉiuj partioj por plu intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, senĉese antaŭenigi reciprokan lernadon inter civilizacioj, alproksimigi korojn kaj profundigi kunlaboron.

Shen Haixiong diris, ke en la prezentada aktivado, pli ol 60 mirindaj dokumentaj videaĵoj montrantaj la evoluon de la "Zono kaj Vojo" estos elsenditaj al spektantoj tra la mondo en kvin lingvoj: la angla, hispana, franca, araba kaj rusa. Ĉinio kuniĝis kun la mondo por verki sennombrajn mirindajn rakontojn, pli vive interpretante la realon, ke "la iniciato ‘Zono kaj Vojo’ originis de Ĉinio, sed la ŝancoj kaj atingoj apartenas al la mondo". Ni montros la viglajn ĝardenojn de la "Zono kaj Vojo" per la videaĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree