Supera raketa motoro
Ĝoja Publikigita: 2023-02-20 07:19:41

Ĉinio spaca programo eniris en novan staĝon de profundspaca esplorado, ĉinaj inĝenieroj venkis teknikajn defiojn per uzo de likveca hidrogeno kaj likveca oksigeno kiel fueloj por doni energion al raketaj motoroj.

Uzo de likveca hidrogeno kaj likveca oksigeno kiel fueloj estas unu el la plej sekretaj teknikoj en la mondo. Hodiaŭ inĝenieroj klopodas por apliki tiun ĉi teknikon en ĉinaj raketoj.

La altefika hidrogen-oksigena motoro havas du evidentajn malavantaĝojn, nome konservon kaj bruligon. Likveca hidrogeno kaj likveca oksigeno estas vaporiĝemaj, kio signifas, ke tre malgranda statika elektro kondukos al katastrofa eksplodo. Tial striktaj kaj sekretaj reguloj estas aplikataj por transporto kaj lanĉo de tiuj raketoj.

La bolpunktoj de likveca hidrogeno kaj likveca oksigeno estas respektive minus 253 celsiaj gradoj kaj minus 183 celsiaj gradoj. Tio signifas, ke la du fueloj ne povas eniri en la bruligan ĉambron de raketa motoro, kies temperaturo estas 3 500 celsiaj gradoj. Kiel sciencistoj tuj enĵetas la du fuelojn en la bruligan ĉambron?

Tiu ĉi nikel-bazita alojo estas la sekreto de regado de la energio. Inĝenieroj metas en iun aparaton ĝin, kiu estos tute modlita en dek tagoj. Dek tagoj poste, la nikel-bazita alojo estos ablaciita kiel disko. Kiam motoro funkcias, la diskoj sur turbina pumpilo el likveca hidrogeno kaj likveca oksigeno momente pumpos ambaŭ fuelojn en la bruligan ĉambron de motoro en la rotaci-rapido de 35 000rpm kaj 18 000rpm, naskante sufiĉan bruligon por akiri puŝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree