Vizito de Wang Yi al Eŭropo komunikas konfidon de Ĉinio pri paca disvolviĝo
Pluveta Publikigita: 2023-02-21 20:11:35

De la 14-a ĝis la 22-a de februaro, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj, estis invitita viziti Francion, Italion, Hungarion kaj Rusion, kaj ĉeestis la 59-an Munkenan Sekurecan Konferencon. Tio estas la unua vizito al Eŭropo de la plej alta ĉina diplomato post la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ.

La itinero de la vizito de Wang Yi estas intensa. Li renkontiĝis respektive kun franca prezidento Emmanuel Macron, germana ĉefministro Olaf Scholz, belga ĉefministro Alexander De Croo, altranga reprezentanto de EU pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Jose Borrell, brita ministro pri eksterlandaj aferoj kaj disvolvado James Cleverly, hungara ministro pri eksterlandaj aferoj Peter Szijjarto kaj ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Dmytro Kuleba kaj aliaj eŭropaj politikistoj, kaj faris neformalan kontakton kun usona ŝtata sekretario Antony Blinken laŭ peto de la usona flanko. En serio da renkontiĝoj kaj aktivadoj, Wang Yi emfazis la principan pozicion de Ĉinio aliĝi al la vojo de paca disvolvado, aliĝi al vera plurflankismo, pledi por politika solvo de la ukraina krizo, kaj kontraŭstari konfrontiĝon inter tendaroj kaj malkuniĝo.

En la tema parolo farita en la Munkena Konferenco, Wang Yi diris, ke la homa socio neniam devas reiri al la malnova vojo de tendara konfrontiĝo kaj dividiĝo, kaj ne devas fali en la kaptilon de nulsumaj ludoj kaj militkonfliktoj. Fakte, en la rusa-ukraina konflikto en la pasinta jaro, Ĉinio ĉiam ludis konstruivan rolon por antaŭenigi pacan intertraktadon. La brita ĵurnalo The Guardian deklaris, ke la germana eksterlandafera ministro Annalena Baerbock diris en la 18a, ke ŝi bonvenigas la klopodojn de Ĉinio uzi ĝian influon por antaŭenigi pacon. Ukraina eksterlandafera ministro Kuleba diris, ke Ukrainio donas grandan gravecon al la internacia statuso kaj la grava influo de Ĉinio, kaj ankaŭ al la pozicio de Ĉinio pri politika solvo de la krizo, kaj atendas, ke Ĉinio plu ludu konstruivan rolon.

Wang Yi ripetis la starpunkton de Ĉinio en neformalaj kontaktoj kun Blinken koncerne la usonan atakon kontraŭ la ĉina civila senpilota aerŝipo. Wang Yi montris, ke tio, kion faris Usono, estas tipa misuzo de forto, kaj tio klare malobservas internaciajn praktikojn kaj konvenciojn pri civilaviado. Ĉinio estas forte malkontenta kaj solene protestas. Fakte, de majo de la pasinta jaro, Usono lanĉis grandan kvanton da altaeraj balonoj en Usono por daŭre ĉirkaŭiri la mondon. Sen la aprobo de koncernaj ĉinaj aŭtoritatoj, la usonaj balonoj kontraŭleĝe flugis super la aerspacon de Ĉinio je almenaŭ 10 fojoj.

Wang Yi ankaŭ klarigis la principan pozicion de Ĉinio pri la tajvana problemo. Li emfazis, ke Tajvano neniam estas lando, kaj ĝi neniam fariĝos lando. Tio estas la vera situacio de la tajvana problemo. Por konservi pacon duborde de la Tajvana Markolo, ni devas firme kontraŭstari "sendependecon de Tajvano" kaj firme aliĝi al la principo de unu Ĉinio. Tio ankaŭ estas la konsento de la internacia komunumo.

Ĉi-jare estas la 20-a datreveno de ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj EU. En la nuna tempo, kiam la mondo alfrontas grandajn ŝanĝojn neviditajn en jarcento kaj la risko de tutmondaj geopolitikaj konfliktoj forte grandiĝas, la vojaĝo de Wang Yi al Eŭropo ne nur komencis la altnivelajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj EU ĉijare, sed ankaŭ aldonis certecon de la orienta potenco por konservi la mondan pacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree