Lunde usona prezidento Joe Biden faris neanoncitan viziton al Kievo, unu tagon post kiam manifestaciantoj amasiĝis en Vaŝingtono por protesti kontraŭ la ekstera militpolitiko de Usono kaj ĝia rolo en diversaj konfliktoj tra la mondo. Biden interparolis kun ukraina prezidento Volodymyr Zelensky pri la situacio sur la fronto en Ukrainio kaj anoncis militan helpon de pliaj 500 milionoj da usonaj dolaroj por Ukrainio.
Zelensky diris en komuna gezetara konferenco, ke la milito devas finiĝi kun la plena senokupado de ukraina teritorio kaj sekurecgarantioj por Ukrainio.