Nova Ritmo de Okcidenta Lago
Ĝoja Publikigita: 2023-02-21 14:59:01

La beleco de Okcidenta Lago postvivis sortoŝanĝojn en iu ajn maniero. En pli ol 2 000 jaroj pli ol 20 grandaj projektoj estis lanĉitaj por savi Okcidentan Lagon de ekstermo. Komence de 2002, la unua jaro de servado de Xi Jinping en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, kompleta protekta projekto estis oficiale lanĉita.

"Dormetante tagmeze, mi sonĝis nebuleton kaj ondiĝojn de Okcidenta Lago kaj remadon inter lotusoj." La scenon sonĝitan de poeto antaŭ miloj da jaroj oni ankoraŭ povas vidi hodiaŭ. Danke al ĉiuj klopodoj por protekti Okcidentan Lagon, ĝi fariĝis la perfekta scenejo montranta Ĉinion malferman, memfidan kaj modestan.