"Usona donaco" damaĝanta ĉiujn partiojn
Pluveta Publikigita: 2023-02-21 19:13:35

Okaze de la unujara datreveno de eksplodo de la rusa-ukraina konflikto usona prezidento Joe Biden faris neanoncitan viziton al Ukrainio. Kion li kunportis? Ne estis la espero ĉesigi la konflikton kaj atingi pacon, sed la milita helpo de pliaj 500 milionoj da usonaj dolaroj. Tiu ĉi "donaco" igas homojn vidi, ke Usono ne volas estingi la flamojn de la milito.

La longedaŭra konflikto vundas kaj Rusion kaj Ukrainion, same kiel Eŭropon, kiu estas sur la rando de la milito. Dume Usono ĉe la alia flanko de la oceano rikoltas profitojn. Cécile Shea, altrangulo de la Usona Konsilio pri Tutmonda Sekureco kaj Diplomatio, kritikis, ke la liverado de armiloj fare de Usono al Ukrainio faros ĉi tiun konflikton longtempa malŝparo, kaj eble kondukos al katastrofaj sekvoj en la estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree