Kvin vizaĝoj de usoneca hegemonio
CMG Publikigita: 2023-02-21 18:52:00

La 19an de februaro laŭ la loka tempo iuj usonaj personoj kontraŭmilitaj manifestaciis en Vaŝingtono, postulante ke Usono ĉesigu militan subtenon al Ukrainio, kaj alvokante disigi NATO-n. Unu tagon poste tamen la usona prezidento Joe Biden subite vizitis Ukrainion kaj tie proklamis liveri al la lando helpon de pliaj 500 milionoj da dolaroj kaj, interalie, de armiloj. En tio evidentiĝas, ke Usono, la plej granda hegemonia lando en nia tempo, estas la aganto, kiu dum unu jaro pluigas kaj akrigas la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio.

Verŝadi oleon kaj fajron sur la ukrainan krizon, tio estas prezentiĝo de Usono, kiu dum multaj jaroj plivastigas sian hegemonion mondskale. En la 20a de februaro Ĉinio publikigis la raporton “Hegemonio, Tiraneco kaj Superregado de Usono kaj Ilia Malutileco”, en kiu oni prezentas la kvin vizaĝojn de usoneca hegemonio el kvin flankoj, tio estas, politiko, milito, ekonomio, teknologio kaj kulturo.

Ni prenu militon kiel ekzemplon. La usona eksprezidento, Jimmy Carter, iam diris, ke Usono estas la plej militema lando. Esplora raporto de la universitato Tufts montras, ke de 1776 ĝis 2019 Usono faris preskaŭ 400 armitajn intervenojn tramonde. De Afganio ĝis Irako la milita hegemonio de batalema Usono fabrikis sennombrajn homajn tragediojn. Ekde la jaro 2012 dekobliĝis la nombro de rifuĝintoj nur en Sirio. La historio de Usono ja estas de perforto kaj ekspansio.

Ĉasi, teni kaj misuzi hegemonion, tio ja estas logiko de Usono. Kiel ajn ĝi ornamas sin kiel savanton, ĝi ne povas kovri la faktojn. Por posedi hegemonion ĝi neglektas la sekurecon de aliaj landoj, malhelpas la evoluadon de aliaj nacioj, kaj eĉ detruas alilandan bonstaton… Tiu egosimo vekas fortajn kritikojn kaj oponojn ĉe la internacia komunumo, kaj tio, oni kredas, ankaŭ interrompos la disvolvan vojon de Usono mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree