La 22-an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva pro la grava perdo kaŭzita de la severa pluvega katastrofo en Brazilo.
Xi Jinping diris, ke li estas ŝokita sciiĝinte pri la severa pluvega katastrofo en la ŝtato San-Paŭlo, Brazilo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de homoj kaj posedaĵoj. Xi esprimis sian profundan funebron al la viktimoj, sinceran kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj homoj en la katastrofaj lokoj, kaj deziras al la vunditoj rapidan resaniĝon.