Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis plifortigi bazan esploradon por plifirmigi memfidon kaj forton en scienco kaj teknologio.
Xi faris la rimarkojn prezidante la trian grupan studsesion de la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ marde posttagmeze.
Xi diris, ke plifortigo de baza esplorado estas urĝa postulo por atingi pli grandan memfidon kaj forton en scienco kaj teknologio, kaj ĝi estas la sola maniero por konstrui mondgvidanton en scienco kaj teknologio.