Usonaj juĝistoj konfuziĝas pri verdikto de la plejsupera juĝejo pri pafila akto
CMG Publikigita: 2023-02-22 17:17:56

Laŭ raporto de The Associated Press, junie de la pasinta jaro la usona plejsupera juĝejo verdiktis, ke leĝo de Novjorko kun la celo limigi pafilan kunporton en publika loko estas kontraŭa al la konstitucio, kaj tio renversas pripafilajn aktojn en ĉiuj ŝtatoj. Sekve, juĝistoj ekhavis malsamajn opiniojn pri la verdikto, ĉar,  konfuzite, ili ne scias, kiuj limigoj pri pafiloj povas esti retenataj en artikoloj de la leĝo.

Specialistoj opinias, ke la nova normo fiksita de la plejsupera juĝejo por taksi prijuĝadon de pripafila proceso kaŭzas multajn problemojn kaj eĉ tion, ke juĝistoj el malsuperaj juĝejoj ne scias kiel fari juĝon. Do aperis pli kaj pli multe da juĝoj, kiuj tamen estas kontraŭaj unu al la alia.

Grandskalaj pafadoj daŭre ĝenas tiun ĉi landon obsedatan de pafiloj, kaj tie perfortaj krimoj ĉiam aldoniĝas, kaj pro tio disputoj pri pafila kunporto kaj rilata leĝo ne estas haltigeblaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree