Ĉefpaĝo Lucis Studio

Ekonomio de Ĉinio en la komenco de 2023

Lucia & Qiu Publikigita:2023-02-22 17:13:12

Hodiaŭ mi parolas kun vi pri la ekonomio de Ĉinio en la komenco de 2023. En la unua monato ĉijare, kun la optimumigo de la politikoj pri prevento kaj regado kontraŭ KOVIM-19, la ĉina ekonomio montris grandajn tenacecon kaj potencialan forton, fortan viglecon kaj la bonan tendencon.

Dum la pasintaj ferioj de la Printempa Festo, 308 milionoj da enlandaj turistoj faris vojaĝojn en Ĉinio. La enlanda turisma enspezo atingis 375,843 miliardojn da juanoj, kreskante je 30% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro; la bileta enspezo de filmoj atingis la duan plej bonan rezulton dum la periodo de Printempa Festo tra la ĉina filmhistorio; la nombro de tutlandaj poŝtaĵoj per ekspresa distribuo superis 700 milionojn, kiu estas granda kresko kompare kun la sama periodo de 2019; datumoj de fakturoj pri aldonvalora imposto montris, ke la venda enspezo de tutlanda konsum-rilataj industrioj kreskis je 12,2% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Ĉio ĉi reflektas, ke la vigleco de la ĉina ekonomio estas ellasita rapide.

Cetere multaj internaciaj institucioj altigis siajn prognozojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio. La Internacia Mona Fonduso altigis sian prognozon pri la ekonomia kresko de Ĉinio ĉi-jare de 4,4% ĝis 5,2%. Morgan Stanley lastatempe altigis sian prognozon pri la ekonomia kresko de Ĉinio en 2023 je 0,3 procentopunkto ĝis 5,7%. Goldman Sachs opiniis, ke la nuna revigligo estas ne nur renormaligo de konsumo kaj serva komerco, sed ankaŭ “renormaligo de kresko tra multaj industrioj kaj kun pli larĝa bazo.”

Revigligo de la ĉina ekonomio ankaŭ faros pli grandajn kontribuojn al la stabila disvolviĝo de la tutmonda ekonomio.