Ĉinio kaj Rusio konsentas plifortigi kunlaboron en multflankaj framoj
Pluveta Publikigita: 2023-02-22 16:24:51

La 21an de februaro Ĉinio kaj Rusio konsentis daŭre plifortigi kunlaboron ene de plurflankaj framoj kaj fari pliajn klopodojn por plibonigi tutmondan regadon.

La konsento estis atingita dum renkontiĝo en Moskvo inter Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Nikolai Patrushev, sekretario de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, interparolis kun Patrushev dum ili respektive gvidas la mekanismon de la Strategia Sekureca Konsulto inter Ĉinio kaj Rusio.

La du flankoj diskutis pri la nuna internacia strategia situacio kaj esprimis sian volon kune praktiki veran multflankismon, kontraŭbatali ĉiujn formojn de unuflanka ĉikanado kaj antaŭenigi demokration de la internaciaj rilatoj kaj multpolusigon de la mondo.

La ambaŭ partioj opinias, ke paco kaj stabileco en la Azi-Pacifika regiono devas esti firme konservitaj, kaj ke oni devas kontraŭstari la enkondukon de la pensmaniero de la Malvarma Milito, la blokan konfrontiĝon kaj la ideologian konflikton.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la ukraina problemo interalie.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree