La 22-an de februaro, en Pekino inaŭguriĝis serio da spertseminarioj por evoluantaj landoj pri ĉina liberiĝo de malriĉeco, pri reformado kaj malfermo de Ĉinio, pri translima elektronika komerco, pri akcelado de komerco, kaj pri internacia disvolva helpo. Tiuj spertseminarioj estas gastigitaj de ĉina Komerca Ministerio sub la tutmonda disvolva iniciato. 194 lernantoj el 28 landoj ĉeestis la inaŭguran ceremonion.