Ĉinio donas alireblan projekton por ke la mondo estu pli sekura
CMG Publikigita: 2023-02-22 19:53:19

La 21an de februaro la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis “Konceptan Paperon pri Tutmonda Sekureca Iniciato”. Ĝi estas dokumento multe atentata de la mondo, ĉar en ĝi troviĝas ĉina projekto, kiu estas praktike alirebla kaj povas solvi la dilemon de la nuna monda sekureco. En ĝi oni klarigas kernajn konceptojn pri la iniciato kaj prezentas 20 ŝlosilajn kunlaborajn direktojn. Por efektivigi la iniciaton oni planas pli detalan “vojmapon”.

Ke la mondo restu en eterna paco, tio estas la komuna deziro de ĉiuj. En la pasintaj jaroj la internacia komunumo ĝenerale sentis, ke la mondo iĝas pli turbula kaj malpli sekura. Precipe en 2022, kiam eksplodis la ukraina krizo, la plej serioza sekureca evento alfrontata de Eŭropo post la dua mondmilito. Hodiaŭ, post unu jaro, la krizo estigis delokiĝon kaj rifuĝon de milionoj da homoj kaj, krome, grandan damaĝon de grena kaj energifonta provizado mondskale.

Kiel okazas la mondo? Kiel ni eliros el la sekuerca embaraso? Aprile de 2022, la ĉina ŝtatprezidanto prezentis tutmondan sekurecan iniciaton. Ĝi proponas novtipan sekurecan vojon por dialogo, sed ne por rivalado; por kunvojaĝo, sed ne por alianciĝo; por kungajno, sed ne por nulsuma ludo. Tio estas nova pensfadeno. Tiu ĉi iniciato ĝisnune akiris konsenton kaj subtenon de pli ol 80 landoj kaj regionoj.

Tra multaj konfliktoj kaj krizoj oni trovas, ke la celoj kaj la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj ne estas efike konservataj kaj observataj; iuj okcidentaj landoj traktas sekurecajn problemojn per malsamaj normoj, ili ekscese emfazas sian absolutan sekurecon, sed de longa tempo sisteme neglektas kaj atencas alilandan sekurecon; iuj landoj sekvas “ĝangalan regularon”: instigi al intergrupa rivalado, al misuzo de perforto aŭ al minaco per perforto.

Kontraŭ tiuj malsanoj la tutmonda sekureca iniciato substrekas “persiston en koncepto de sekureco komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova”, “persiston en respekto de la suvereneco kaj la teritoria integreco de ĉiuj landoj”, “persiston en observo de la celoj kaj la principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj”, “persiston en prizorgado pri ĉiulanda sekureco”, “persiston en pacmaniera solvo de interlandaj disputoj kaj konfliktoj per dialogo kaj intertrakto”, “persiston en ĝenerala konservo de sekureco ĉu tradicia ĉu netradicia”. Tiuj ses “persistoj” koncentriĝas al la komunaj interesoj de la homaro, kaj do ili iĝas kerna enhavo de la iniciato.

Kiel plenumi tiujn ses “persistojn”? La dokumento montras 20 ŝlosilajn kunlaborajn direktojn. Ili estas alireblaj kaj sekve allogos pli da landoj kaj organizaĵoj aliĝi al ĝi. Danke al ili kune la sekureca embaraso certe disrompiĝos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree