La 20an de februaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al Emomali Rahmon, taĝika prezidento, pro la lavango okazinta en la provinco Gorno-Badakhshan de Taĝikio.
Xi diris, ke li estas ŝokita sciinte la seriozajn mortojn kaj vundojn kaŭzitajn de la lavango okazinta en Gorno-Badakhshan. Reprezentante la ĉinajn registaron kaj popolon Xi esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran kondolencon al la familioj kaj la vunditoj.