La Ĉina Sisma Reto oficiale determinis, ke je la 8:37 de la 23-a de februaro okazis tertremo (ĉe 37,98°N kaj 73,29°E) en Taĝikio, kun hipocentra profundo je 10 kilometroj. La epicentro estis pli ol 80 kilometrojn for de la limo de Ĉinio. Multaj gubernioj kaj urboj en Kashgar-regiono de Xinjiang kaj la Aŭtonoma Gubernio Kizilsu Kirgiz forte sentis la tertremon. Ĝis publikiĝo de la raporto, Xinjiang ricevis neniun raporton pri perdo de vivoj aŭ posedaĵoj.