Ĉina-rusa partnereco neniam celas iun trian partion
Pluveta Publikigita: 2023-02-23 14:31:18

Merkrede en Moskvo, Rusio, rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis kun Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ.

En la renkontiĝo Wang Yi diris, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko neniam celas iun trian partion, nek toleras ajnan triapartian enmiksiĝon aŭ devigon. Ĉar la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio ĝuas solidan politikan, ekonomian kaj kulturan fundamenton, kaj ankaŭ trankvilon kaj sobrecon pro revizio de pasintaj spertoj.

Wang Yi diris, ke pli grave, tio estas ĉar multpolusa mondo kaj pli granda demokratio en internaciaj rilatoj, kiujn Ĉinio kaj Rusio kune subtenas, kongruas kun la tendenco de la tempo kaj la aspiroj de la plej multaj landoj.

Wang transdonis al Putin la varmajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Li rimarkigis, ke la du gvidantoj okazigis gravan videokonferencon fine de la pasinta jaro, kio montris la direkton por duflankaj rilatoj en la nova jaro.

Ĉinio volas kunlabori kun Rusio por konservi strategian decidon, profundigi politikan konfidon, plifortigi strategian kunordigon, plivastigi praktikan kunlaboron kaj protekti la legitimajn interesojn de ambaŭ landoj, por ke la du landoj ludu konstruivan rolon en antaŭenigo de paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Petante Wang transdoni lian sinceran saluton al prezidanto Xi, Putin diris, ke la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ malfermis novajn perspektivojn por la disvolviĝo de Ĉinio. Putin diris ke nuntempe la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio iras al la establitaj celoj, kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj kaj kunordigo en la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, BRICS kaj aliaj plurflankaj organizoj estas fruktodonaj. Li aldonis, ke plifortigo de unueco kaj kunordigo en internaciaj aferoj havas grandan signifon por antaŭenigi pli grandan demokration en internaciaj rilatoj kaj la ekvilibrecon kaj stabilecon de la internacia pejzaĝo.

Dum profunda interŝanĝo de opinioj pri la ukraina problemo kun Putin, Wang aprezis la reaserton de Rusio pri la volo solvi problemojn per dialogo kaj intertraktado. Wang diris, ke Ĉinio, kiel ĉiam, subtenos objektivan kaj justan pozicion kaj ludos konstruivan rolon en solvado de la krizo per politikaj rimedoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree