Fox: La historio de Usono pri uzo de “spionaj balonoj”
CMG Publikigita: 2023-02-23 18:34:53

La 21an de februaro la usona Fox 8 News Channel asertis en sia teksto, ke Usono delonge uzas monitorojn, kiujn eblas precize nomi “spionaj balonoj”.

En la teksto oni diras, ke jam en la periodo de la unua mondmilito la usona Aerospaca Korporacio Goodyear, kiu situas en la flughaveno Akron en Ohio, konstruis aerŝipon povantan kunporti armilojn. Poste, la usona terarmeo kontraktis kun la kompanio Lockheed Martin pri esplorado de aerostato, kun la celo altigi telekomunikan kapablon de trupoj en marĝenaj regionoj, ekzemple en Afganio. En la teksto, citante vortojn de ekslaboranto, oni diras, ke tia aerostato, esplorita de Usono, “preskaŭ estas senpilota aviadilo, kiu kapablas fari skoltadon en aero alta je 60 000 futoj”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree