Unu jaro de la rusa-ukraina konflikto: sukcesoj kaj malsukcesoj de Eŭropo kaj Usono
CMG Publikigita: 2023-02-24 19:34:35

Okaze de la unua datreveno de la rusa-ukraina konflikto, la malkovro de Seymour Hersh, la usona fama ĵurnalisto kaj la gajninto de la premio The Pulitzer, ke la usona registaro estas la detruinto de la gasodukto “Nord Stream”, ankoraŭ fermentas. Hersh asertis, ke la vera celo de Usono, eksplode detrui la gasodukton “Nord Stream”, ne estas helpi Ukrainion, sed bari al Germanio kaj Eŭropo remalfermadon de tiu gasodukto dum la vintro, kaj tiel estas certigite, ke Eŭropo plu subtenu NATO-on.

Dum la unu jaro post la eksplodo de la ukraina krizo, de kiu Eŭropo suferis profunde, dum Usono profitis. Do Usono estas la plej granda profitanto.

Usono gajnis supermezuran profiton de la eksporto de altpreza tergaso al Eŭropo. Laŭ donitaĵoj de usona komerca sekreta reto, Usono povas gajni cent milionojn da dolaroj el ĉiu unuopa ŝipo LNG veturanta al Eŭropo. La franca prezidento Emmanuel Macron publike kritikis Usonon, ke “tio ne estas vera senco de amikeco”, ĉar Usono vendis tergason al Eŭropo per kvarobla prezo.

Aliflanke, usona militindustria grupo, profite de la ukraina krizo, rikoltis multe da mono. La usona semajngazeto The Nation asertis, ke jam antaŭ la rusa-ukraina konflikto usonaj ĉefaj posedantoj de militaj entreprenoj priparolis kiel kreskigi sian profiton de la konflikto.

Jam en januaro de la pasinta jaro Greg Hayes, la ĉefa entreprena oficisto de la komapnio Raytheon Technologies, diris, ke konfliktoj en Orienta Eŭropo kaj tutmonde aliaj lokoj utilas al negocoj de lia kompanio, kaj “ni vidas ŝancojn de internacia vendado”.

Ekonomie, eŭro fariĝis viktimo sub la “buĉtranĉilo” dolaro. Oktobre de 2022, la valuto de eŭro kontraŭ dolaro malhaŭsis. La retejo de la germana ĵurnalo Handelsblatt opiniis, ke tio okazas pro tio, ke dolaro iras supren, la inflacio en la eŭra regiono altiĝas, la krizo de energio en Eŭropo disetendiĝas, la risko de eŭropaj altŝuldaj landoj leviĝas kaj tiel simile.

Flanke de politiko kaj diplomatio, la eksterafera politiko de Eŭropo estas katenata kaj retenata de Usono, kaj Eŭropo iĝas viktimo en batalo inter Usono kaj Rusio. “Strategia memdecido”, kiun Eŭropo ĉiam sopiras, estos neniam atingebla.

Usono, per siaj protektismaj klaŭzoj de Akto pri Redukto de Inflacio, kiuj distordas la merkaton, plue rapidigas la tendencon “deindustriigi” Eŭropon. Tio estas peza bato por Eŭropo. Oficialuloj de Eŭropa Unio ne povas ne demandi sin: “Ĉu Usono ankoraŭ estas nia aliancano?”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree