Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvo de Ukraina Krizo
Pluveta Publikigita: 2023-02-24 15:54:22

Vendrede Ĉinio publikigis artikolon deklarantan sian pozicion pri la politika solvo de la ukraina krizo. Jen estas la plena teksto.

1.Respektu la suverenecon de ĉiuj landoj. Rekonitaj internaciaj leĝoj, inkluzive de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, estu strikte observitaj, kaj la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj estu efike garantiitaj. Ĉiuj landoj estas egalaj sendepende de grandeco, forto aŭ riĉeco. Ĉiuj partioj devas kune subteni la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj protekti internacian justecon. Internacia juro estu aplikata egale kaj unuforme, kaj duoblaj normoj ne estu adoptitaj.

2. Forlasu la pensmanieron de la Malvarma Milito. Sekureco de lando ne povas esti koste de sekureco de aliaj landoj, kaj regiona sekureco ne povas esti garantiita per plifortigo aŭ eĉ vastigo de armeaj blokoj. La legitimaj sekurecinteresoj kaj zorgoj de ĉiuj landoj devas esti prenitaj serioze kaj konvene traktitaj. Kompleksaj problemoj ne havas simplajn solvojn. Ni devas aliĝi al komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureca koncepto, koncentriĝi pri la longdaŭra stabileco de la mondo, antaŭenigi la konstruadon de ekvilibra, efika kaj daŭrigebla eŭropa sekureca arkitekturo kaj kontraŭstari la starigon de nacia sekureco sur la bazo de la malsekureco de aliaj landoj, kaj malhelpi la formadon de tendaraj konfrontiĝoj. Kune gardu la pacon kaj stabilecon de la eŭrazia kontinento.

3. Ĉesigu malamikajn agadojn. Konflikto kaj milito profitigas neniun. Ne estas venkintoj en konfliktmilitoj. Ĉiuj partioj devas konservi raciecon kaj sindetenon, ne aldoni brulaĵon al la flamoj, ne intensigi konfliktojn, eviti serioziĝon de la ukraina krizo, subteni Rusion kaj Ukrainion renkonti unu la alian, rekomenci rektan dialogon kiel eble plej frue, iom post iom antaŭenigi la malintensiĝon kaj malstreĉiĝon de la situacio, kaj finfine atingi ampleksan batalhalton.

4. Komencu pacan intertraktadon. Dialogo kaj intertraktado estas la nura realigebla eliro por solvi la ukrainan krizon. Ĉiuj klopodoj por solvi la krizon pace estu kuraĝigitaj kaj subtenataj. La internacia komunumo devas teni la ĝustan direkton persvadi pacon kaj antaŭenigi interparolon, helpi ĉiujn partiojn en la konflikto, malfermi la pordon al politika solvo de la krizo kiel eble plej frue, kaj krei kondiĉojn kaj liveri platformon por rekomenco de intertraktado. Ĉinio volas daŭre ludi konstruivan rolon tiurilate.

5. Solvu la humanitaran krizon. Ĉiuj rimedoj, kiuj helpas mildigi humanitaran krizon, estu kuraĝigitaj kaj subtenataj. Humanitaraj agoj devas observi la principojn de neŭtraleco kaj nepartieco, kaj malhelpi politikigon de humanitaraj aferoj. Efike protektu la sekurecon de civiluloj kaj starigu humanitarajn koridorojn por la evakuado de civiluloj el militzonoj. Pliigu humanitaran helpon al koncernaj areoj, plibonigu humanitarajn kondiĉojn, havigu rapidan, sekuran kaj senbaran humanitaran aliron, kaj malhelpi pli grandskalajn humanitarajn krizojn. Subtenu la kunordigan rolon de Unuiĝintaj Nacioj en humanitara helpo al konfliktregionoj.

6. Protektu civilulojn kaj militkaptitojn. Partioj en la konflikto devas strikte observi internacian humanitaran juron, deteni sin de atako al civiluloj kaj civilaj instalaĵoj, protekti virinojn, infanojn kaj aliajn viktimojn de la konflikto, kaj respekti la bazajn rajtojn de militkaptitoj. Ĉinio subtenas la interŝanĝon de militkaptitoj inter Rusio kaj Ukrainio, kaj ĉiuj partioj devas krei pli favorajn kondiĉojn por tio.

7. Subtenu la sekurecon de nukleaj centraloj. Oponu armitajn atakojn kontraŭ pacaj atominstalaĵoj kiel ekzemple atomcentraloj. Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn observi konvenciojn pri nuklea sekureco kaj aliajn internaciajn leĝojn, kaj rezolute eviti homkreitajn atomakcidentojn. Subtenu la konstruivan rolon de la Internacia Atom-Energia Agentejo por antaŭenigi la pacon kaj la sekurecon de nukleaj instalaĵoj.

8. Reduktu strategiajn riskojn. Nukleaj armiloj ne povas esti uzataj, kaj nuklea milito ne povas esti batalita. La uzo aŭ minaco de uzo de nukleaj armiloj devas ne okazi. Malhelpi nuklean disvastigon kaj eviti nuklean krizon. Ni kontraŭas la evoluon kaj uzon de biologiaj kaj kemiaj armiloj fare de iu ajn lando en ajnaj cirkonstancoj.

9. Garantiu la eksportadon de nutraĵo. Ĉiuj partioj devas efektivigi la interkonsenton pri nutraĵa transportado tra Nigra Maro subskribitan de Rusio, Turkio, Ukrainio kaj Unuiĝintaj Nacioj en ekvilibra, ampleksa kaj efika maniero, kaj subteni Unuiĝintajn Naciojn por ludi gravan rolon tiurilate. La internacia kunlabora iniciato pri nutraĵa sekureco proponita de Ĉinio donas realigeblan solvon al la tutmonda nutraĵa krizo.

10. Ĉesu unuflankajn sankciojn. Unuflankaj sankcioj kaj ekstrema premo ne nur malsukcesos solvi problemojn, sed kreos novajn demandojn. Oponu ajnajn unuflankajn sankciojn ne rajtigitajn de la Sekureca Konsilio. Koncernaj landoj devas ĉesi mistrakti unuflankajn sankciojn kaj "longbrakan jurisdikcion" kontraŭ aliaj landoj, ludi rolon en malvarmigo de la krizo en Ukrainio kaj krei kondiĉojn por evoluantaj landoj por disvolvi ilian ekonomion kaj plibonigi la vivtenon de la popolo.

11. Certigu la stabilecon de la industriaj provizoĉenoj. Ĉiuj partioj devas fervore protekti la ekzistantan mondan ekonomian sistemon kaj kontraŭbatali la politikigon, instrumentigon kaj armiligon de la monda ekonomio. Kune mildigu la transfluajn efikojn de la krizo, kaj malebligu, ke la internaciaj energio, financo, grena komerco, transportado kaj aliaj kunlaboroj estu interrompitaj, por eviti damaĝon al revigliĝo de la tutmonda ekonomio.

12. Antaŭenigu postmilitan rekonstruadon. La internacia komunumo devas preni rimedojn por subteni postmilitan rekonstruadon en konfliktejoj. Ĉinio volas liveri helpon kaj ludi konstruivan rolon tiurilate.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree