Estas necese fari objektivan kaj justan esploradon pri la evento “Nord Stream”
CMG Publikigita: 2023-02-24 15:53:09

Petite de Rusio, lastatempe la Sekureca Konsilio de UN tenis publikan debaton pri la eksplodo de la gasodukto “Nord Stream”, kaj ĝiaj membroj eksplikis sian starpunkton pri la afero. Ĉinio eksplicite notis, ke tio, fari objektivan, justan kaj profesian esploradon pri la evento, estas strikte ligita kun la interesoj kaj prizorgoj de ĉiuj landoj, kaj ke Ĉinio pledas por rapidigi la esploradon kaj redoni la veron.

Fine de septembro 2022, en la maro apud Svedio kaj Danio aperis kvar likoj ĉe la gasoduktoj “Nord Stream 1” kaj “Nord Stream 2”, kiujn Rusio kondukis al Germanio. Ĉiuj partioj opiniis, ke tiu ĉi evento estas “intence homfarita”. Poste, Danio, Germanio kaj Svedio lanĉis esploradon respektive. Kvin monatoj jam pasis, tamen ili ne trovis la kaŭzon nek la kaŭzinton. Sed, la 8an de februaro, la fama usona enketĵurnalisto Seymour Hersh malkovris detalojn pri la evento, aludante, ke ĝi estas sekreta agado sub ordono de la Blanka Domo kaj plenumita de la usona Centra Informa Agentejo. Tio estigis grandan sensacion. La voĉo de la internacia komunumo postuli objektivan kaj justan esploradon ĉiam pli laŭtiĝas.

Kiel internacia organo plej aŭtoritata kaj reprezenteca, Unuiĝintaj Nacioj (UN) povas ludi pozitivan rolon en internacia enketo. Ĝuste kiel diris Jeffrey Sachs, kiu estas profesoro de la usona universitato Columbia kaj kiu estis invitita raporti pri la okazaĵo “Nord Streamo”, ke la internacia esplorado farata de la Sekureca Konsilio de UN estas “privilegia temo”, kaj tio reprezentas la voĉojn eligitajn de la plejparto de la landoj.

La gasodukto “Nord Stream” estas transnacia baza instalaĵo kaj grava transporta arterio por energiriĉaĵo, kaj ĝia detruiĝo rezultigis seriozan negativan influon al la tutmonda energimerkato kaj la ekologia medio. La mondaj popoloj rajtas koni la veron, kaj do la okazintaĵo ne devus esti forvaporigita.

La afero “Nord Stream” estas ankaŭ politika. Ĝi rilatas al la sekureco kaj stabileco de Eŭropo. La eksplodo okazis fone de la ukraina krizo, kaj tio intensigas la streĉecon de la regiono kaj akrigas la sentojn de rivalado. Se oni faras objektivan kaj justan enketon pri la afero kaj pli frue elfosas la ŝnurtiranton, tio estas favora al ĉiuj partioj, ke ili faru pli racian strategian juĝon kaj, sub malpli da obstakloj, politike solvu la ukrainan krizon per dialogo kaj intertrakto.  

Iuj usonanoj ofte diris “internacian ordon bazitan sur reguloj”. Se tiel, do ili devus subteni objektivan kaj justan enketon faratan de UN por pli frue malkovri la vero kaj submeti la kaŭzinton al leĝo. Protekti la sekurecon de transnaciaj bazinstalaĵoj kaj gardi pacon kaj kvietecon de la regiono kaj la mondo estas la komuna deziro de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree