Xi Jinping kaj lia edzino renkontiĝis kun kamboĝa reĝo kaj reĝino
Pluveta Publikigita: 2023-02-24 19:25:52

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vendrede havis koran renkontiĝon kun kamboĝaj reĝo Norodom Sihamoni kaj lia patrino Norodom Monineath Sihanouk en la Ŝtata Gastejo Diaoyutai en Pekino.

Xi Jinping bonvenigis reĝon Norodom Sihamoni kaj lian patrinon Monineath veni al Pekino por medicina ekzameno kaj ripozo. Xi Jinping montris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo antaŭ 65 jaroj, kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo ĉiam novas dum tempo, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo fariĝis modelo por internaciaj rilatoj. Ĉio ĉi ŝuldiĝas al la profunda amikeco establita kaj kultivita de la malnovaj generacioj de ĉinaj gvidantoj kaj Lia Moŝto Sihanouk. Liaj Moŝtoj la reĝo kaj la vidvino estas la atestantoj de la reformado kaj disvolviĝo de Ĉinio, ili ĉiam zorgas pri la disvolviĝo de Ĉinio kaj estas bonaj amikoj de la ĉina popolo. En 2020, Xi aljuĝis la "Medalon de Amikeco" al Ŝia Moŝto la vidvino, por danki al ŝia speciala kontribuo al la afero de la ĉina-kamboĝa amikeco. Xi volas transpreni la bastonon de la ĉina-kamboĝa amikeco, lasi la "feran" amikecon inter Ĉinio kaj Kamboĝo pluiri de generacio al generacio, kaj skribi novan ĉapitron en la ĉina-kamboĝa komunumo de komuna estonteco.

Xi Jinping emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) unuigas kaj gvidas la popolon de ĉiuj etnoj en la lando amplekse antaŭenigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio per ĉinstila modernigo. En la nova vojaĝo en la nova epoko, Ĉinio insistas pri paca disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Kamboĝo por konstrui "diamantan sesflankan" kunlaboran kadron, subteni Kamboĝon en konstruado de la "Industria Disvolva Koridoro" kaj "Fiŝa kaj Riza Koridoro", kaj akceli la konstruadon de ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco. Ĉinio daŭre subtenos la laboron de "Labora Grupo de la Reĝo" por alporti pli da avantaĝoj al la kamboĝa popolo.

Sihamoni kaj Monineath esprimis sian dankemon al prezidanto Xi Jinping kaj profesoro Peng Liyuan pro iliaj pripensemaj aranĝoj kaj zorgema prizorgo por ilia medicina ekzameno kaj resaniĝo en Ĉinio. Delonge Ĉinio liveras al Kamboĝo sindoneman helpon kaj subtenon, pro kio la kamboĝa flanko estas profunde dankema. Ili tre atentas la disvolviĝon de Ĉinio kaj sincere kontentas pri la atingoj de Ĉinio. La kamboĝa flanko aprezas la iniciaton "Zono kaj Vojo" proponita de prezidanto Xi Jinping kaj la koncepton konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, kaj volas kunlabori kun Ĉinio por okazigi la 65-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Kamboĝo kaj Ĉinio kiel okazo por profundigi amikecajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, por transdoni la tradician amikecon inter Kamboĝo kaj Ĉinio de generacio al generacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree