Ukrainaj fakuloj alte taksas "Starpunkto de Ĉinio pri Politika Solvo de la Ukraina Krizo"
CMG Publikigita: 2023-02-25 18:29:38

La 24an de februaro la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis la dokumenton Starpunkto de Ĉinio pri Politika Solvo de la Ukraina Krizo

Kiam Vadim Kalashov, la direktoro de la Ukraina Esplorinstituto pri Tutmonda Strategio, estis intervjuata de CGTN (China Global Television Network), li diris, ke Ĉinio estas nun la due plej granda potenco, do la starpunkto de Ĉinio estas neignorinda, kaj fakte la iniciato de Ĉinio ricevis la apogon de multaj evoluantaj landoj. Ĉinio ne emas filozofiumi, ĉiufoje ĝia diplomatia esprimo estas pensiga kaj memfida. La starpunkto de Ĉinio certe ricevos la atenton de la du partioj en la konflikto kaj de potencaj landoj. 

Ruslan Bortnik, la direktoro de la Ukraina Esplorinstituto pri Politika Analizo kaj Administrado, opiniis, ke la starpunkto de Ĉinio estas adaptita al ĝeneralaj principoj por pace solvi konflikton, ĉar ĝi bazas sin sur la Ĉarto de UN, internacia juro kaj homa etiko, kiuj siavice estas fundamentaj por pace solvi malkonkordon. La starpunkto de Ĉinio indas profundan esploradon kaj analizadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree