Tio estas ĝusta elekto por politike solvi la ukrainan krizon
CMG Publikigita: 2023-02-25 18:11:25

La 24an de februaro estas unujariĝo de la eksplodo de la ukraina krizo. Dum la unu jaro la krizo ne nur detruis la sekurecon kaj stabilecon de Eŭropo, sed ankaŭ alportis al la mondo necertajn kaj nesekurajn faktorojn. Kiel kvietigi la militfajron? Kiel redukti la riskojn kiuj damaĝus la mondon? Ĝuste en tiu tago Ĉinio publikigis Starpunkto de Ĉinio pri Politika Solvo de la Ukraina Krizo, kaj tiu liveras ĉinan saĝon por solvi la krizon.

Retrorigardante la influon de la ukraina krizo dum unu jaro, oni pli komprenos la valoron kaj signifon de tiu ĉina projekto. En tiu ĉi krizo Rusio kaj Ukrainio ambaŭ suferas grandegan perdon, la monda energifonto kaj la grena provizado estas grave batitaj, inflacio senĉese altiĝas, nuklesekureco estas signife minacata, kaj la tutmondiĝa procezo iĝas interrompita…

Historie, la homaro travivis du mondmilitojn kaj malvarman militon. El la amara leciono prezentiĝas, ke hegemonio, grupa politiko kaj intertendara rivalado nur povas kaŭzi militon kaj konflikton. Tiu ĉi ukraina krizo denove alarmas la mondon: en konflikto kaj milito ne ekzistas venkinto, kaj dialogo kaj intertrakto estas unika alirebleco por solvi krizon.

Kial eksplodis la ukraina krizo? En tio kune efikas diversaj komplikaj faktoroj. Interalie, Usono kaj NATO ludis rolon, kiu verŝis flamojn kaj oleon sur la konflikton. Ili do estas kaŭzintoj kaj ekscitintoj. Se ignorante tion, oni ne trovus la veran solvon. La pledoj proponitaj de Ĉinio, “forlasi pensadon pri malvarma milito” kaj “ĉesigi unuflankajn sankciojn”, rekte direktiĝas al la dolorpunkto de la ukraina krizo, kaj per ili la mondo povas pli klare vidi la nodon de la ukraina krizo.

La situacio estas pli kaj pli komplika, kaj tiam necesas sobreco kaj singardo. Ĉinio ofertas alireblan projekton por solvi la krizon kaj donas la eblon rekontrui pacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree