Laŭ raporto de The Associated Press, en 2022 usona Administracio de Transportada Sekureco kaptis 6,542 pafilojn en usonaj flughavenoj, kio kreis novan rekordon. La cifero kaŭzis maltrankvilon de homoj okaze, ke pliaj usonanoj havas armilojn.
Direktoro de la administracio David Pekoske diris, ke kion oni vidas ĉe transirejoj vere spegulas tion, kion oni vidas en la socio, kie pli kaj pli da homoj posedas pafilojn.
Kun la escepto de 2020 pro la pandemio, la nombro da armiloj kaptitaj ĉe flughavenaj transirejoj kreskis ĉiujare ekde 2010. Fakuloj kaj oficistoj diris, ke la pliiĝo de pafiloj kaptitaj reflektas kreskantan nombron da usonanoj zorgoj pri la sekureco.