La Nacia Defenda Ministerio de Ĉinio sendis delegacion al Hungario, Germanio, Eŭropa Unio kaj la ĉefstabejo de NATO de la 16a ĝis la 25a de februaro por fari mekanismajn dialogojn kaj interkonsiliĝojn. La delegacio koncentriĝis pri disvolvado de duflankaj defendaj rilatoj kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj sekurecaj problemoj komune zorgataj, kio plifortigis reciprokan komprenon kaj konfidon.