Hungario eble prokrastos voĉdonon pri membriĝo de Svedio kaj Finnlando al NATO
Ema Publikigita: 2023-02-26 18:26:18

La oficejo de hungara ĉefministro Gergely Gulyas sabate diris, ke membroj de la hungara parlamento eble bezonos pli da tempo por pripensi la petojn de Svedio kaj Finnlando pri aliĝo al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). La antaŭan tagon, ankaŭ hungara ĉefministro Viktor Orban malkaŝis la saman informon.

Laŭ la tagordo de la hungara parlamento, komence de marto okazos voĉdono pri la aliĝo de Finnlando kaj Svedio al NATO. Nun, Turkio kaj Hungario estas la solaj du landoj, kiuj ankoraŭ ne aprobis la petojn de Finnlando kaj Svedio. Iliaj petoj devas esti aprobitaj de ĉiuj membroj de NATO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree