Opinisondo: Monde rekonita Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo
Yu Publikigita: 2023-02-26 17:28:30

Okaze de la unua datreveno de la plena eskaladiĝo de la ukraina krizo, pensfabriko de CGTN (China Global Television Network) faris tutmondan opinisondon al retanoj. Laŭ la opinisondo, 82,6% de la respondantoj opinias, ke la plej grava afero nun estas ĉesigi malamikajn agadojn kaj antaŭenigi intertraktadon pri paco. Dialogo kaj intertraktado estas la solaj efektivigeblaj solvoj al la ukraina krizo.

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio publikigis la Pozicion de Ĉinio pri la Politika Solvado de la Ukraina krizo la 24an de februaro, amplekse skizante la bazan pozicion kaj proponojn de Ĉinio en 12 aspektoj.

La dokumento deklaras, ke unuflankaj sankcioj kaj maksimuma premo ne povas solvi la demandojn. Ili nur kreas novajn problemojn. Laŭ la enketo, 91,6% de la respondantoj konsentas pri tio kaj alvokas iujn landojn forlasi la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj ĉesigi misuzon de unuflankaj sankcioj kaj "longbraka jurisdikcio" kontraŭ aliaj landoj por eviti pluan eskaladon.

La dokumento deklaras ankaŭ, ke la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti efike protektataj, kio estas subtenata de 86% de la respondantoj, kiuj opinias, ke la legitimaj sekurecaj interesoj kaj zorgoj de ĉiuj landoj devas esti traktataj serioze kaj konvene.

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaŭzis grandegan suferon de sennombraj homoj, kaj Ĉinio tre zorgas pri tio. La dokumento diras, ke klopodoj estas bezonataj por pliigi humanitaran helpon al koncernaj regionoj, plibonigi humanitarajn kondiĉojn, kaj liveri rapidan, sekuran kaj senbaran humanitaran aliron, malebligante pli grandskalan humanitaran krizon. Laŭ la opinisondo, ĉirkaŭ 89,5% de la respondantoj konsentas kun ĉi tiu opinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree