La 20a Centra Komitato de KPĈ komencis la 2an plenan sesion en Pekino
Ema Publikigita: 2023-02-26 18:32:15

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencis sian duan plenan sesion en Pekino dimanĉe posttagmeze.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezentis laborraporton nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ.

La plena sesio ekzamenos projekton pri reformado de partiaj kaj ŝtataj institucioj, kaj la proponitajn nomlistojn de kandidatoj por gvidantoj de ŝtataj institucioj rekomendotaj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ al la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj de kandidatoj por la gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) rekomendotaj al la unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree