Plej alta leĝdona instanco de Ĉinio finis sesion de konstanta komitato
Yu Publikigita: 2023-02-26 17:26:39

La Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) finis sian 39an sesion en Pekino vendrede.

En la ferma kunveno, leĝdonantoj adoptis la decidon forigi Tang Yijun el la posteno de ministro pri justeco kaj nomumi He Rong al la posteno.

Prezidanto Xi Jinping subskribis ordonon de prezidanto por promulgi la decidon.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, prezidis la ferman kunvenon.

Leĝdonantoj voĉdone adoptis decidon pri reĝustigo de la apliko de iuj dispozicioj de la Kodo de Kriminala Proceso por la armeo dum milito.

Membroj de la Konstanta Komitato de la 13a NPK adoptis la laborraporton de la komitato. La Konsilio de Prezidantoj de la Konstanta Komitato de la NPK proponis komisii al Li fari la laborraporton al la unua sesio de la 14a NPK nome de la komitato.

Leĝdonantoj aprobis raporton pri ekzamenado de la kvalifikoj de deputitoj al la 14a NPK kaj konfirmis la validecon de 2 977 deputitoj al la 14a NPK.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree