Finiĝis kunveno de financaj ministroj kaj centr-bankaj estroj de G20
Ema Publikigita: 2023-02-26 17:40:51

La du-taga kunveno de financaj ministroj kaj centr-bankaj estroj de G20 sabate finiĝis en la urbo Bangalore, suda Hindio. La kunveno alvokis plifortigon de internacia politika kunlaboro por antaŭenigi fortan, daŭrigeblan, ekvilibran kaj inkluzivan kreskon de la tutmonda ekonomio.

La kunveno montris, ke ekde la lasta kunveno, la tutmonda ekonomia perspektivo iom pliboniĝis, sed la kresko restas malrapida kaj ekonomiaj malsupreniraj riskoj ankoraŭ ekzistas. Riskoj kiel plialtiĝanta inflacia nivelo, reviviĝo de la epidemio kaj streĉiĝo de kondiĉoj por financado eble pliigos la ŝuldan vundeblecon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj ekonomioj.

La kunveno deklaris, ke la G20 emfazas la bezonon zorge formuli monajn, fiskajn kaj strukturajn politikojn por antaŭenigi kreskon kaj konservi la tutmondan makroekonomian kaj financan stabilecon. Krome, la G20 plifortigos la makropolitikan kunlaboron kaj subtenos la antaŭenigon de la Tagordo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluado.

La kunveno estis kunprezidita de hinda financa ministro Sitharaman kaj estro de hinda rezervbanko Shaktikanta Das. Tio estis la unua ministra kunveno okazigita en Hindio post kiam ĝi komencis sian rolon kiel la deĵoranta prezidanto de la G20.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree