Ĉinio emisiis 625,8 miliardojn da juanoj da obligacioj de lokaj registaroj en januaro
Yu Publikigita: 2023-02-27 17:05:04

Laŭ la Ministerio pri Financo, la lokaj registaroj de Ĉinio emisiis obligaciojn kun valoro de 625,8 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 89,95 miliardoj da usonaj dolaroj) en januaro 2023.

Donitaĵoj de la ministerio montris, ke el la totalo, la emisio de speciala obligacio kalkuliĝis al 491,2 miliardoj da juanoj en ĉi tiu periodo, dum la emisio de ĝeneralaj obligacioj sumiĝis je 134,6 miliardoj da juanoj.

En januaro, obligacioj de lokaj registaroj estis emisiitaj je averaĝa periodo de 16,6 jaroj kaj je averaĝa interezprocento de 3,12%.

La ministerio diris, ke fine de januaro, la nepagitaj ŝuldoj de ĉinaj lokaj registaroj kalkuliĝis al ĉirkaŭ 35,7 duilionoj da juanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree