Totala longo de ampleksa transporta reto superis 6 milionojn da kilometroj ĝis pasinta jarfino
Mirinda Publikigita: 2023-02-27 15:38:11

Laŭ informo el la Ministerio pri Transporto, ĝis la jarfino de 2022, la totala longo de la ampleksa transporta reto de Ĉinio superis 6 milionojn da kilometro. De 2018 ĝis 2022 Ĉinio plenumis investon por fiksaj aktivoj de la transportado je 17 duilionoj da juanoj kaj konstruis la monde plej grandan altrapidfervojan reton, monde plej grandan aŭtovojan reton kaj mondnivelan havenaron.

La infrastruktura reto pli kaj pli pliboniĝas. Ĝis la jarfino de 2022, la longo de tutlandaj funkciantaj fervojoj atingis 155 mil kilometrojn, inter ili la longo de altrapida fervojo kalkuliĝis al 42 mil kilometroj, la longo de ŝoseoj estis 5,35 milionoj da kilometroj kaj tiu de aŭtovojoj estis 177 mil kilometroj.

Krome estis plue altigita la nivelo de transporta servo. En 2022 la nombro de pasaĝeroj transportitaj de la lando atingis 5,59 miliardojn kaj la kvanto de transportitaj varoj estis 50,6 miliardoj da tunoj. La trafiko de havenoj estis 15,68 miliardoj da tunoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree