Kunordigita disvolviĝo de Pekino, Tianjin kaj Hebei fariĝis nova motoro por kresko
Yu Publikigita: 2023-02-27 15:40:43

La kunordigita disvolviĝo en Pekino kaj najbaraj regionoj nun estas en sia plena florado kaj fariĝis nova motoro por la disvolviĝo de Ĉinio, naŭ jarojn post kiam Ĉinio komencis ŝlosilan strategion por konstrui la regionan urbaron de Pekino, Tianjin kaj Hebei.

Laŭ raporto publikigita de la Pekina Municipa Statistika Buroo en la 20a de februaro, la malneta enlanda produkto de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei atingis 10 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 1,4 duilionojn da usonaj dolaroj) en 2022. La sumo estas 1,8-oble pli granda ol tiu en 2013 laŭ nunaj prezoj.

Pli racia industria aranĝo, pli ekvilibra distribuado de resursoj kaj disvolviĝo akcelata per novigo ne nur helpis al la densa ĉina kapitalo atingi sanan kreskon, sed ankaŭ alportis avantaĝojn al Tianjin kaj Hebei.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree