“Malkupliĝo” kun Ĉinio damaĝos ekonomion de Germanio
Yu Publikigita: 2023-02-27 21:41:53

Lastatempe, la germana Kiel-Instituto pri Monda Ekonomiko publikigis raporton, dirante, ke Germanio tre dependas de importoj el Ĉinio en iuj kampoj de ŝlosilaj produktoj. Inter ili, Germanio estas la plej dependa de la importado de tekkomputiloj. 80% de la tekkomputiloj en Germanio venas de Ĉinio, dum la proporcioj de poŝtelefonaj kaj komputilaj komponentoj (kiel sonkartoj kaj videokartoj) importitaj el Ĉinio atingis 68% kaj 62% respektive. Krome, Ĉinio estas ankaŭ grava liveranto de teksaĵoj kaj LED-lampoj importitaj de Germanio, kun importaj proporcioj de 69% kaj 61% respektive.   

La raporto atentigas, ke iuj rarteroj kaj aliaj krudmaterialoj, kiuj estas gravaj por produktado kun specialaj teknologioj kaj listigitaj kiel ŝlosilaj krudmaterialoj de la Eŭropa Unio (EU), ankaŭ dependas de importoj el Ĉinio. Ekzemple, pli ol 85% de skandio kaj antimono importitaj de Germanio venas de Ĉinio, kaj ĉi tiuj krudmaterialoj estas vaste uzataj en bateria produktado. Krome, Germanio ankaŭ tre dependas de Ĉinio pri iuj medicinaj produktoj, kiel medicinaj maskoj aŭ analgeziko. En iuj okazoj, la proporcio de ĉi tiuj produktoj importitaj el Ĉinio superis 90%. 

Laŭ la statistikoj de la raporto, estas 221 specoj de produktoj en la ĉinaj ĉeftero kaj Tajvano, kiuj okupas gravan lokon en la produktoj importitaj de Germanio, kaj plejparto de tiuj produktoj okupas pli ol 80%. La raporto analizas, ke en la proksima estonteco, neniu alia liveranto povas skui la ĉefan pozicion de Ĉinio en iuj necesaj krudmaterialoj kaj produktoj.   

Sandkamp, unu el la aŭtoroj de la raporto, diris, ke se la Eŭropa Unio bojkotos produktojn importitajn el Ĉinio, ĝi ne povas trovi alternativajn liverantojn. Krome, Sandkamp klarigis, ke se la EU trudos sankciojn al Ĉinio, tio certe influos la liveradon de ĉinaj produktoj kaj severigos la provizan krizon de iuj ŝlosilaj produktoj en Germanio.   

La raporto rimarkigas, ke la konsuma sektoro de Germanio pli multe dependas de Ĉinio ol la produktada sektoro. Nun nur ĉirkaŭ 0,6% de la rekta intera enigo bezonata por la germana produktado venas de Ĉinio, dum en la fina produktada kampo de germana konsumo, la rekta porcio el Ĉinio kalkuliĝis al ĉirkaŭ 1,4%. Se oni konsideras la nerektan rilaton de interdependeco, duobliĝos la graveco de Ĉinio por la produktado kaj konsumo en Germanio. Laŭ la analizo de la raporto, eĉ se Germanio tute ne importas produktojn aŭ krudmaterialojn el Ĉinio, la germana ekonomio ankoraŭ ne povas liberiĝi el la influo de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree