La 23an de februaro brita ĵurnalo The Guardian publikigis artikolon kaj diris, ke kaŭze de multiĝo de seriozaj klimataj katastrofoj okazintaj en Usono, multiĝis ankaŭ klimataj elmigrintoj de la lando. La artikolo diris, ke en la pasinta jardeko, trafitoj de klimataj katastrofoj de Usono devigite migris al sekuraj kaj kostelteneblaj loĝejoj. En 2022 pli ol tri milionoj da usonanoj perdis sian hejmon pro klimataj katastrofoj, tamen usonaj ĉefaj amaskomunikiloj ne donis multan atenton al klimata ŝanĝiĝo. Samtempe grandaj asekuraj kompanioj ne liveris asekuron al regionoj facile trafitaj de klimataj katastrofoj aŭ postulis altan asekurpagon. Tio kaŭzis, ke multaj homoj devigite vendis siajn domojn kaj la ekonomia situacio de tiuj katastrofe trafitaj regionoj preskaŭ neeble reboniĝos.