Pentraĵo pri fiŝisto
Ĝoja Publikigita: 2023-02-27 07:05:51

Troviĝas en ĉina kultura historio arta figuro kun abundaj signoj – fiŝisto. Li, sen familia kaj persona nomoj, estas enkorpiĝo de inteligentulo kaj anakoreto en verkoj de literaturistoj kaj pentristoj. En verko de pentristo Wu Zhen (1280—1354) de la Yuan-dinastio (1271—1368) , fiŝisto veturigas boaton libere krozantan sur belaj lagoj kaj inter montoj. Per forta kaj oleeca inko la pentristo pentris forajn montojn, ligantajn bordojn de lagoj kaj densajn kaj maldensajn arbojn kaj branĉojn. Fiŝisto ĝuas agrablecon kaj senzorgecon en la vastega nebuleca pluveto. La pentraĵo kreis kvietan kaj indiferentan mondon de animo apartiĝintan de la realo.

Wu Zhen estis unu el la kvar reprezentantoj lertaj en pentrado pri montoj kaj akvoj en la Yuan-dinastio. Sub la temo pri fiŝisto li verkis multajn pentraĵojn kaj poemojn, kiuj estis hereditaj de la posteularo, kaj Pentraĵo pri Fiŝisto estas la ĉefa verko lia kaj konservata nun en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino, Ĉinio.

Fiŝisto sur boato faranta fiŝadon fakte estas strebo kaj portreto de Wu Zhen. Li neniam servis kiel oficialulo, ignoris potenculojn, ne flatis potenculojn, nek penis starigi rilatojn kun potenculoj, dumvive li strebis al libera vivo. Kiel anakoreto li disiĝis de tiu ĉi mondo kaj akompanis montojn kaj akvojn, donis sian ĉiun emocion en akvojn, la lunon… En la verko Pentraĵo pri Fiŝisto Wu sin korpigis en la figuron de fiŝisto por esprimi siajn indiferentecon al famo kaj riĉeco kaj strebadon al naturo kaj libero.

Sur scenejo de kultura programo Ĉinio en Pentraĵoj kaj Poemoj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) juna dancisto Zhang Aoyue per danco prezentis la figuron de fiŝisto en la pentraĵo de Wu Zhen.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree